Germana orienta koloniigado (germane: Ostsiedlung aŭ Ostkolonisation[1]) estis la mezepoka orientena migrado kaj setlado de German-parolantoj el la Sankta Romia Imperio, speciale el ties sudaj kaj orientaj partoj, al malpli loĝataj regionoj de orienta Centra Eŭropo kaj okcidenta Orienta Eŭropo. La koncerna areo proksimume etendis el Slovenio en la sudo al Estonio en la nordo, kaj etendis en Transilvanion sudoriente. Parte, Ostsiedlung sekvis la teritorian etendon de la Imperio kaj de la Teŭtona Ordeno.
Laŭ publikaĵoj de la ofte polemika pola historiisto Marian Zygmunt Jedlicki meze de la 20-a jarcento,[2] ofte la termino "Germana koloniigo" ne referencas al aktuala migrado de germanoj, sed al la interna migrado de indiĝenaj populacioj (poloj, hungaroj ktp.) el la kamparo al la urboj, kiuj poste adoptis juron modelita laŭ tiu de la germanaj urboj kiel tiuj de Magdeburgo kaj Lübeck. Germanaj historiistoj de la 19-a kaj 20-a jarcentoj poste troigis la gravon de la adoptado de Salika juro kaj de setlado en Centra kaj Orienta Eŭropo pro politikaj tialoj. Dum la fenomenono pliigis la ekonomian bonfarton de la celitaj landoj, almenaŭ kelkaj el ili, kiel mezepoka Pollando, jam estis tre disvolvigitaj ekonomie kaj politike de si mem,[3] kaj la loka Slava loĝantaro estis jam tre forte establita en siaj urboj ol antaŭe oni supozis: la tuta procezo okazis en teritorioj kie jam ekzistis stabilaj Slavaj organizitaj strukturoj.[4]
Antaŭ kaj dum la tempo de la Germana setlado, la malfruaj socioj de mezepoka Centra kaj Orienta Eŭropo trapasis profundajn kulturajn ŝanĝojn en demografio, religio, juro kaj administrado, agrikulturo, setladaj nombroj kaj strukturoj. Tiele Ostsiedlung estas parto de procezo terminigebla Ostkolonisation ("orienta koloniigo") aŭ Hochmittelalterlicher Landesausbau ("frumezepoka terfirmigo"), kvankam tiuj terminoj estas foje uzitaj sinonime.
Etnaj konfliktoj ekaperis inter la novalvenintaj setlantoj kaj la lokaj loĝantoj kaj ankaŭ tio okazigis elpelojn de indiĝenaj populacioj.[5] En kelkaj areoj kie okazis Ostsiedlung, la ekzistanta loĝantaro estis poste diskriminaciita kaj elpelita el la administracio.[6][7]
En la 20a jarcento, la Ostsiedlung estis tre espluatita de Germanaj naciistoj, kiaj la Nazioj, por premi la teritoriajn postulojn de Germanio kaj por pruvi supozitan Germanan superecon super ne-Germanaj popoloj, kies kulturaj, urbaj kaj sciencaj atingoj en tiu epoko estis subkomprenitaj, malakceptitaj aŭ prezentitaj kiel Germanaj.[8][9][10]